Fajrovulpo inkluzivas plenan subtenon de Wayland
Ekde la versio 121, la retumilo Mozilla Firefox uzos denaskan subtenon por la nova fenestra sistemo kiam lanĉite en Wayland-sesio. Antaŭe, la retumilo dependis de la XWayland-kongrua tavolo, kaj denaska Wayland-subteno estis konsiderata eksperimenta kaj kaŝita malantaŭ la flago MOZ_ENABLE_WAYLAND. Vi povas spuri la staton ĉi tie: https://phabricator.services.mozilla.com/D189367 Firefox 121 estas planita por esti liberigita la 19-an de decembro. Fonto: linux.org.ru