Fermilab ĉesigas Sciencan Linukson

Scienca Linukso (SL) estas distribuo de la operaciumo Linukso, kiu estis kreita kune de Fermilab kaj CERN, kun la subteno de diversaj laboratorioj kaj universitatoj el la tuta mondo. Ĝi estas farita el fontkodo por versioj de Red Hat Enterprise Linux laŭ la kondiĉoj de la licencinterkonsento de finuzanto.

Lastatempe, pli kaj pli da homoj ŝanĝis de uzado de Scienca Linukso al CentOS de Red Hat. Kaj finfine, Fermilab anoncis, ke Scienca Linukso 8 ne plu ekzistos, kaj ili verŝos ĉiujn siajn evoluojn en CentOS.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton