Free Software Foundation kolektas subskribojn al malfermkoda Vindozo 7

Oni scias, ke Microsoft volas subteni liberan programaron. Microsoft finfine ĉesis subteni Vindozon 7. Kial ne malfermi la sistemon?

La Free Software Foundation volas kolekti 7 777 subskribojn en la peticio "Upcycle Windows 7". La vivo de malnova operaciumo ne devas fini. Microsoft povas pruvi per siaj agoj, ke la kompanio vere respektas siajn uzantojn kaj ilian liberecon.

https://www.fsf.org/windows/upcycle-windows-7

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton