La Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) publikigis mirindan bildon de barita spirala galaksio en la konstelacio Ursa Major.
La objekto estas nomita NGC 3895. Ĝia bildo estis prenita de la orbita Observatorio Hubble (NASA/ESA Kosmoteleskopo Hubble), kiu festis sian tridekan datrevenon ĉi-jare.
Baritaj spiralaj galaksioj estas sufiĉe multaj: oni taksas, ke proksimume du trionoj de ĉiuj spiralaj galaksioj estas baritaj. En tiaj objektoj, la spiralaj brakoj komenciĝas ĉe la finoj de la stango, dum en ordinaraj spiralaj galaksioj ili etendiĝas rekte de la kerno.
La publikigita foto klare montras la strukturon de la galaksio NGC 3895. La tordiĝantaj spiralaj branĉoj kaj kolorskemo elvokas asociojn kun taso da kafo.
Ni aldonu, ke la kaptita galaksio estis malkovrita de la brita astronomo de germana origino, William Herschel, jam en 1790.
fonto: 3dnews.ru