Gentoo anoncis binaran konstruon gentoo-kernel-bin

La projekto Gentoo Distribua Kerno publikigis novajn Linukso-kernpakaĵojn.

  1. Kerno kun genpatches aplikitaj, konstruita per pakaĵmanaĝero, kun defaŭltaj agordoj aŭ laŭmenda agordo

sys-kernel/gentoo-kernel

  1. Antaŭkonstruita (binara) versio de gentoo-kernel

sys-kernel/gentoo-kernel-bin

  1. Nemodifita vanila kerno

sys-kernel/vanilla-kernel

La ĉefa diferenco inter uzado de Distribuaj Kernoj estas la kapablo ĝisdatigi al novaj versioj dum la ĝenerala ĝisdatigo de la "mondo", sen aldonaj manaj agoj.

Defaŭlte ĉi tiuj kernoj subtenas la plej grandan parton de aparataro, sed ili povas esti plu agorditaj en /etc/portage/savedconfig.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton