Germanio kaj Francio blokos la ciferecan valuton Libra de Facebook en Eŭropo

La germana registaro kontraŭas doni reguligan aprobon por la uzo de cifereca valuto en Eŭropa Unio, raportis vendrede la revuo Der Spiegel, citante membron de la konservativa partio CDU de Germanio, kies gvidanto estas kanceliero Angela Merkel.

Germanio kaj Francio blokos la ciferecan valuton Libra de Facebook en Eŭropo

CDU-leĝdonanto Thomas Heilmann diris en intervjuo kun Spiegel, ke post kiam cifereca valuto-eldonanto komencos regi la merkaton, konkurantoj havos malfacilaĵojn, aldonante, ke koaliciaj partneroj de la Socialdemokrata Partio (SPD) estas de la sama opinio.

Siavice, la franca Ministerio pri Financo diris vendrede, ke Francio kaj Germanio konsentis bloki la kriptan moneron Libra de la socia reto de Facebook.

En komuna deklaro, la du registaroj emfazis, ke neniu privata individuo povas postuli monan aŭtoritaton, kiu estas integra parto de la suvereneco de nacioj.

Antaŭe, la franca financa ministro Bruno Le Maire diris, ke la nova kripta monero de Facebook ne devas funkcii en Eŭropo pro zorgoj pri suvereneco kaj la ekzisto de daŭraj financaj riskoj.



fonto: 3dnews.ru

Aldoni komenton