Nova versio de la versio-kontrolsistemo estis publikigita. Ĝi enhavas 505 ŝanĝojn rilate al la antaŭa - 2.22.
Unu el la ĉefaj ŝanĝoj estas, ke la agoj faritaj de la komando git checkout estas dividitaj inter du komandoj: git switch kaj git restore.
Pli da ŝanĝoj:
- Ĝisdatigitaj helpaj komandoj de git rebase por forigi neuzatan kodon.
- La komando git update-server-info ne reverkas dosieron se ĝia enhavo restas senŝanĝa.
- La git mergetool-komando kaj ĝiaj testoj nun generas malpli da subprocezoj.
- La komando git for-each-ref, kiam ĝi estas rulita sen argumentoj, provizas liston de ĉiuj referencoj kune kun la kommitaĵoj al kiuj ili montras.
Kaj ankaŭ multaj aliaj plibonigoj kaj ŝanĝoj.
fonto: linux.org.ru