gmusicbrowser 1.1.16 kaj 1.1.99.1 beta

Post kvin jaroj da evoluo, gmusicbrowser-1.1.16 estis liberigita.

gmusicbrowser estas son-ludilo kaj muzikkolekta administranto skribita perl per la ilaro gtk+. Uzas gstreamer, mplayer aŭ mpv backend. Provizas tre agordeblajn uzantinterfacajn ŝablonojn. Subtenas etikedredaktadon, renomadon, serĉadon, sciigojn ktp.

En la nova versio:

  • Subteno de interfaco Gtk+3.
  • Subteno de formato Opus.
  • Fontoj por kovrilarto kaj kantotekstoj estis ĝisdatigitaj.
  • La programinterfaco estis tradukita en la estonan kaj turkan.
  • Diversaj korektoj kaj novaj funkcioj, kiujn mi ne povas ĝuste traduki el la angla.

retejo de gmusicbrowser

GitHub projekto.

fonto: linux.org.ru