Guido van Rossum aliĝas al Microsoft

La kreinto de la programlingvo Python, Guido van Rossum, faris iom ŝokan anoncon:

Mi enuiĝis en emeritiĝo, do mi iris labori en la Ellaboranto-Divizio ĉe Microsoft. Kion mi faros? Estas tiom da ebloj, mi eĉ ne scias, kion elekti! Sed kiel rezulto, uzi Python fariĝos pli oportuna (kaj ne nur ĉe Vindozo :-). Estas multaj malfermfontaj aĵoj ĉi tie. Sekvu la novaĵojn.

fonto: linux.org.ru