Hugin estas aro de programoj dizajnitaj por kudri panoramojn, konverti projekciojn kaj krei HDR-bildojn. Ĝi estas konstruita ĉirkaŭ la libpano-biblioteko de la panotools-projekto, sed signife vastigas ĝian funkciecon. Inkluzivas grafikan uzantinterfacon, batadmanaĝeron kaj kelkajn komandliniajn ilojn.
Ĉefaj ŝanĝoj ekde versio 2018.0.0:
- Aldonis la eblon importi fontajn bildojn de RAW-dosieroj al TIFF per eksteraj RAW-konvertiloj. Nuntempe disponeblas por elekti: dcraw (bezonas krome exiftool), RawTherapee aŭ darktable.
- Aldonis la kapablon kunpremi la dinamikan gamon de la rezulta panoramo. Dum eligo en entjera reprezentado (LDR) (kiam la originalaj bildoj en certaj sektoroj havas rimarkindajn deviojn en ekspozicio[*]) ĉi tio donas pli da informoj en la ombroj, kio faciligas la laboron de la kudrilo (enblend, verdandi).
- line_find ignoras liniojn kiuj estas tro mallongaj. Krome, la serĉado de linioj nun estas farata nur en la centra (vertikale[*]) panoramaj areoj, la ĉirkaŭaĵo de nadiro kaj zenito estas ekskluditaj.
- Novaj klavoj por ŝanĝi la skalon en la maska redaktilo (0, 1 kaj 2).
- La esprima analizilo nun povas legi ĉiujn bildajn variablojn.
- Nova komandlinia parametro estis aldonita al pano_modify: --projection-parameter. Ebligas al vi agordi eligajn projekciajn parametrojn.
- Kelkaj korektoj pri kiel align_image_stack funkcias kun EXR-formataj bildoj.
El la ŝanĝoj ne inkluzivitaj en la oficiala listo necesas precipe noti la eblon agordi ordigon en listoj en la kontrolpunkto-redaktilo (nu, finfine!!!).
[*] — ĉ. lanefonto: linux.org.ru