Beresheet estas israela lunsurterigilo kreita de la privata firmao SpaceIL kun la subteno de la israela registaro. Ĝi povus fariĝi la unua privata kosmoŝipo kiu atingis la surfacon de la Luno, ĉar antaŭe nur ŝtatoj povis fari tion: Usono, Sovetunio kaj Ĉinio.
Bedaŭrinde, hodiaŭ proksimume je la 22:25 Moskva tempo, la ĉefa motoro de la veturilo malsukcesis dum surteriĝo, kaj tial la bremsa manovro ne estis finita. “Ni havis motorpaneon. Bedaŭrinde, ni ne sukcesis alteriĝi sukcese,” konfesis unu el la projektkunordigantoj, Ofer Doron.
fonto: 3dnews.ru