La labortabla distribuo de Manjaro Linukso nun estos prizorgita de Manjaro GmbH & Co. KG, kreita kun la subteno de Blue Systems (unu el la ĉefaj sponsoroj de KDE).
Ĉi-rilate, la sekvaj ĉefpunktoj estis anoncitaj:
- plentempaj programistoj kaj prizorgantoj estos dungitaj;
- la kompanio administros donacojn, provizos elspezojn por ekipaĵoj, eventoj kaj specialistoj;
- la Manjaro-komunumo restos en gvida rolo;
- la klopodoj de la kompanio fokusiĝos al la rapida livero de sekurecaj ĝisdatigoj kaj la plenumo de uzantdeziroj;
- alia celo estas alporti amatoran projekton al profesia nivelo entute.
fonto: linux.org.ru