NetHack 3.6.3

La disvolva teamo de NetHack ĝojas anonci la eldonon de la versio 3.6.3
NetHack estas komputila rolludo, kiu estas unu el la fondintoj de la roguelike ĝenro kaj la plej malnovaj ludoj ankoraŭ evoluantaj. La ludo estas tre kompleksa, dinamika kaj neantaŭvidebla mondo de labirintoj, en kiu la ludanto batalas kun diversaj estaĵoj, komercas, disvolvas kaj moviĝas plu kaj plu por ekposedi la Amuleton de Yendor.

Ekde la publikigo de versio 3.6.2 en majo 2019, la ludo ricevis pli ol 190 korektojn kaj pli ol 22 ludajn plibonigojn.

La fontkodo de la ludo haveblas ĉe oficiala Git-deponejo de la projekto.
Ankaŭ eblas ludi plu publikaj serviloj per ssh aŭ retkliento.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton