Karta rolludo Dicey Dungeons estos publikigita en
La ludanto elektos unu el ses grandaj ĵetkuboj kaj provos konkeri ĉiam ŝanĝiĝantan procede generitan karceron, batalante malamikojn, kolektante trofeojn kaj provante atingi la ĉefan malamikon - Damo Bonŝanco.
Estas ses klasoj entute: militisto, ŝtelisto, roboto, pajaco, inventinto kaj sorĉisto. Iliaj kapabloj estas malsamaj, sed la bataloj okazas laŭ la sama scenaro - kun ĵetado de ĵetkuboj kaj ludkartoj depende de kia nombro aperis dum la sekva turno.
La aŭtoro promesas dekojn da malamikspecoj, "de polvosuĉiloj kiuj volas suĉi vian sangon ĝis estaĵoj de irlanda mitologio", kaj senfinan reludeblecon. La muziko estas skribita fare de komponisto Chipzel, kun kiu Kavanaugh antaŭe laboris pri Super Hexagon.
fonto: 3dnews.ru