Nuba konferenco pri Perl kaj Raku

COVID-19 sendis ĉiujn hejmen, sed estu kiel ajn, la komunumo amasigis multajn interesajn pensojn pri Perl kaj Raku, kiujn mi volas dividi.

Aliĝu al la tritaga evento plena de interesaj prezentoj!

La konferenco okazos de la 24-a ĝis la 26-a de junio. Tiuj, kiuj aĉetas bileton de $10, povos spekti vivajn prezentojn kaj demandi demandojn al la parolantoj. Por ĉiuj aliaj, la videoraporto estos disponebla en Jutubo tute senpage.

La raportojn tradicie legas volontuloj kaj tiuj, kiuj deziras, povas subteni la altruistojn per rubloj.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton