La eldonnotoj por la venonta Ubuntu 26.04 (laste ĝisdatigitaj je la 27-a de marto 2026) indikas, ke la nova Ubuntu-labortablo kun sia Gnome-bazita medio nun postulas almenaŭ 6 GB da RAM kaj 25 GB da diskspaco.
Servila versio 26.04 nun postulas 1.5 GB da RAM, dum 22.04 postulis nur 1 GB, kaj 18.04 nur 512 MB.
Kun kreskantaj kostoj de RAM kaj stokado, tio povus pliigi la kostojn de Ubuntu-bazita infrastrukturo por kompanioj kaj finfine trafi la poŝojn de iliaj uzantoj.
Kompare, Vindozo 11 postulas minimumon de 4GB da RAM.
La planita eldondato por Ubuntu 26.04 estas la 23-a de aprilo 2026.
fonto: linux.org.ru
