La aŭtoro de vkd3d mortis

La kompanio CodeWeavers, kiu subtenas la disvolviĝon de Wine, anoncis la morton de sia dungito, Józef Kucia, aŭtoro de la projekto vkd3d kaj unu el la ĉefaj programistoj de Wine, kiu ankaŭ partoprenis en la disvolviĝo de la projektoj Mesa kaj Debian.

Josef kontribuis pli ol 2500 ŝanĝojn al Wine kaj efektivigis multon da la kodo ligita al Direct3D-subteno.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton