MX Linukso 19 (patito feo), bazita sur la pakbazo Debiano, estis publikigita.
Inter la novigoj:
- la pakaĵbazo estis ĝisdatigita al Debian 10 (buster) kun kelkaj pakaĵoj pruntitaj de la antiX kaj MX-deponejoj;
- Xfce labortablo estis ĝisdatigita al versio 4.14;
- Linukso-kerno 4.19;
- ĝisdatigitaj aplikoj, inkl. GIMP 2.10.12, Mesa 18.3.6, VLC 3.0.8, Clementine 1.3.1, Thunderbird 60.9.0, LibreOffice 6.1.5;
- en la instalilo mx-installer, problemoj pri aŭtomata muntado kaj diskpartigo estis solvitaj;
- aldonis novan horloĝan fenestraĵon;
- mx-boot-repair aldonis subtenon por reakiro de ekŝargilo dum uzado de ĉifritaj subdiskoj;
- Surtabla tapeto ĝisdatigita.
32-bitaj kaj 64-bitaj konstruoj estas disponeblaj por elŝuto. Bedaŭrinde, ĝisdatigo de versio 18 ne eblas, nur pura instalado.
fonto: linux.org.ru