MX Linukso Eldono 19

MX Linukso 19 (patito feo), bazita sur la pakbazo Debiano, estis publikigita.

Inter la novigoj:

  • la pakaĵbazo estis ĝisdatigita al Debian 10 (buster) kun kelkaj pakaĵoj pruntitaj de la antiX kaj MX-deponejoj;
  • Xfce labortablo estis ĝisdatigita al versio 4.14;
  • Linukso-kerno 4.19;
  • ĝisdatigitaj aplikoj, inkl. GIMP 2.10.12, Mesa 18.3.6, VLC 3.0.8, Clementine 1.3.1, Thunderbird 60.9.0, LibreOffice 6.1.5;
  • en la instalilo mx-installer, problemoj pri aŭtomata muntado kaj diskpartigo estis solvitaj;
  • aldonis novan horloĝan fenestraĵon;
  • mx-boot-repair aldonis subtenon por reakiro de ekŝargilo dum uzado de ĉifritaj subdiskoj;
  • Surtabla tapeto ĝisdatigita.

32-bitaj kaj 64-bitaj konstruoj estas disponeblaj por elŝuto. Bedaŭrinde, ĝisdatigo de versio 18 ne eblas, nur pura instalado.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton