Hi-Rez Studios anoncis SMITE Blitz, moveblan ludon ambientitan en la SMITE-universo.
SMITE Blitz estas mitologia taktika RPG, kiu havos rakontojn kaj PvP-reĝimojn. La movebla ludo proponos aliron al sesdek dioj. Ludantoj batalos kontraŭ monstroj, potencaj estroj kaj aliaj uzantoj. La teknika alfa-testo de SMITE Blitz jam komenciĝis en iOS kaj Android kaj daŭros ĝis la 1-a de majo.
"Neniu alia movebla RPG ofertas al ludantoj la kapablon kontroli legendajn diojn de pluraj panteonoj," diris la helpproduktanto de Smite Blitz Logan Cooper. "Alporti la mondon de SMITE al porteblaj aparatoj malfermis eblecojn por novaj videoludaj spertoj ekster konkurenciva ludo, kiujn ŝatantoj de la ludo petis nin esplori. Samtempe, ni malfermas [la mondon] al ludantoj, kiuj ne povis sperti la epopeajn rakontojn kun la tuta mitologio, kiun nur SMITE povas provizi. Ni estas ravitaj bonvenigi ludantojn al SMITE Blitz kaj antaŭĝojas vidi kiel ilia aventuro disvolviĝas."
SMITE Blitz permesos al vi formi taĉmentojn el via kolekto de dioj el pluraj panteonoj kaj krei teamon por plenumi diversajn defiojn. Pro la simpleco de la ĉefa ludado, la profundeco de esplorenda enhavo kaj la nova vida stilo, la projekto povas esti interesa ne nur por novaj, sed ankaŭ por malnovaj ludantoj.
Por registriĝi por alfa-testado, vizitu
fonto: 3dnews.ru