Samsung Electronics anoncis partnerecon kun la 8K-Asocio (8KA) por krei atestprogramon por surmerkatigi 8K-televidilojn kaj aliajn 8K-aparatojn. Oni informas, ke reprezentantoj de la Samsung QLED 8K-serio estos inter la unuaj aparatoj ricevantaj 8KA-atestilon kaj la respondan emblemon.
La 8KA atestilo konfirmas, ke aparatoj fabrikitaj de la kompanio kun 8K-subteno havas pli altkvalitajn bildojn - altan klarecon, kontraston, kaj ankaŭ plibonigitan kolorreproduktadon kun subteno por HDR-teknologio.
8KA-atestilo estas eldonita por televidiloj kun ekranrezolucio de 7680 × 4320 pikseloj, maksimuma brilo de pli ol 600 nits, HDMI 2.1-interfaco kaj subteno por la videokodeko HVEC.
Post kiam la validadprocezo de 8KA estas finita, Samsung Electronics, kune kun aliaj asociaj membroj, povos surmerkatigi atestitajn 8K-televidilojn al la merkato.
fonto: 3dnews.ru