La filo de Igor Novikov, fama Ĥarkova programisto de libera programaro por presado (sK1 kaj UniConvertor), anoncis sian morton. Igor havis 49 jarojn; antaŭ unu monato li estis enhospitaligita pro apopleksio kaj tie kontraktis la koronavirusan infekton COVID-19. La 15-an de marto li forpasis.
fonto: opennet.ru