Valve, firmao pri ludprogramisto kaj kreinto de la populara reta cifereca distribua servo por komputilaj ludoj kaj programoj "Steam", anoncis, ke ĝi ne plu subtenos la Ubuntu-distribuon ekde versio 19.10. Ĉi tiu decido ŝuldiĝas al la anonco de Canonical, ke ĝi forlasos la 32-bitan arkitekturon.
De nun, Valve rekomendos alian distribuon por uzi kun Steam - Debian.
fonto: linux.org.ru