DOSBox 0.74 liberigita

Ĉefaj ŝanĝoj:

  • Aldonita videoreĝimo 256 koloroj 640×480
  • Eraroj en la emulilo de KD-ROM
  • Aldonita nevalida operacia prizorganto por opkodo 0xff de subkodo 7
  • Aldonita nedokumentita x87 instrukcio - FFREEP
  • Plibonigoj al la 0x10 interrompa prizorganto
  • Aldonita subteno por 16C550A FIFO por seria havena emulado
  • Eraroj rilate al RTC, EMS, U.M.B.
  • Aldonita subteno por Tandy DAC-emulado
  • Cimoj rilate al SoundBlaster-emulado, OPL, muso, modemo
  • Plibonigita rekompila rendimento de la kerno

DOSBox estas emulilo kiu kreas la DOS-medion necesan por ruli malnovajn MS-DOS-ludojn kiuj ne funkcias en modernaj komputiloj. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por ruli alian DOS-programaron, sed ĉi tiu funkcio estas multe malpli populara. DOSBox ankaŭ permesas ludi DOS-ludojn sur operaciumoj, kiuj kutime ne subtenas DOS-programojn. La emulilo estas malfermfonta kaj disponebla por sistemoj kiel GNU/Linukso, FreeBSD, Vindozo, Mac OS X, OS/2, BeOS, KolibriOS kaj Symbian.

fonto: linux.org.ru

Aldoni komenton