La manlibro-indekso man.archlinux.org estis lanĉita, enhavante kaj aŭtomate ĝisdatigante manlibrojn el pakaĵoj. Krom la tradicia serĉo, rilataj manlibroj estas alireblaj de la flanka kolumno de la paka informo-paĝo.
La aŭtoroj de la servo esperas, ke konservi la manlibrojn ĝisdatigitaj plibonigos la haveblecon kaj dokumentadon de Arch Linux.
fonto: linux.org.ru