La Hinda Organizo por Kosma Esplorado (ISRO) prezentis la humanoidan roboton Vyommitra, kiun ĝi planas sendi en la spacon kiel parton de la misio Gaganyaan, ĉe evento en Bengaluro merkrede.

La ina roboto Vyommitra (viom signifas spacon, mitra signifas diaĵon) estas atendata lanĉiĝi en la kosmon per senhoma kosmoŝipo poste ĉi-jare. ISRO planas fari plurajn testflugojn de la senhoma kosmoŝipo antaŭ ol lanĉi pilotatan kosmoŝipon en 2022.
Ĉe la prezento, la roboto salutis la ĉeestantojn per la vortoj: “Saluton, mi estas Vjommitra, la unua prototipo de duon-humanoido.”
"La roboto nomiĝas duonhumanoida ĉar ĝi ne havas krurojn. Ĝi povas nur kliniĝi flanken kaj antaŭen. La roboto faros specifajn eksperimentojn kaj konservos konstantan komunikadon kun la komandcentro de ISRO," klarigis Sam Dayal, specialisto ĉe la Hinda Kosma Agentejo.
fonto: 3dnews.ru
